Aŭtobiografiaj notoj

El Escola Finaly
Iri al: navigado, serĉi


Aŭtobiografiaj notoj

Agustí Chalaux i de Subirà

(Sant Genís dels Agudells, 1911, Barcelono, 2006)

Permesilo: Creative Commons Atribuo-Distribui kun sama permesilo 3.0

translation.png (Català) (Deutsch) (English) (Español) (Français) (Italiano)


(thumbnail)
Agustí Chalaux i de Subirà (1911-2006)

Mi naskiĝis en Sant Genís dels Agudells, malgranda vilaĝo kun dekkvin enloĝantoj, proksime al Barcelono, la 19-an de julio de 1911.

Mia patro estis franca industriisto kiu posedis fabrikon de tinkturoj por lano ĉe la strato Almogàvers, en Barcelono. Mia patrino devenis el familio Subirà, el kataluna karlina tradicio.

Kiam mi estis kvarjara, oni portis min al lernejo Montessori, unu el la unuaj malfermitajn en Eŭropo.

Miaj amikoj estis la fabriklaboristoj. Tial ke ili loĝis supre, ni ofte kunludis.

Estante infano mi komencis aŭdi rakontojn pri Joan Bardina, konato de mia patro. Joan helpadis lin alfronti la ŝuldojn elvenantajn el siaj lernejeksperimentoj, kiel ekzemple la Lernejo de Instruistoj. Tamen, mi neniam konatiĝis persone kun Joan.

Kiam mi estis naŭjara, miaj gepatroj sendis min lerni en Francion. Mi restis en Toulon ĝis mia bakalaŭro.

(thumbnail)
Horace Finaly (1871-1945)

Kiam mi estis 14-jara, mi konatiĝis kun bankisto Horace Finaly. Mi estis promenanta kiam mi ekvidis anoncon de prelego pri «La rolo de la bankistoj en nia socio». Mi eniris. La salono estis plena de sinjoroj kun grandaj barboj. Ĉe la fino de sia prelego, Finaly petis intervenon de la publiko. Mi petis parolturnon sed, ĉar mi estis preskaŭ nevidebla, mi devis suriri seĝon. Finaly decidis daŭre priatenti min fine de la kunveno. Tiu ĉi hazarda travivaĵo estis la komenco de amikeco kiu longis 14 jarojn. Mi renkontiĝis regule kun Finaly kaj li rakontis al mi aferojn, spertojn, prikonojn, informojn,...pri sia vivo kaj pri sia profesio: la nekonata interna mondo de la bankistoj. Li diris: kiam vi komprenos kaj scipovos kion fari el ĉio tio kion mi rakontas, kaj tio ne maltrankviligas min; mi jam delonge «serai chauve» (estos forpasinta).

Tri jarojn post tiu renkonto, en unu el tiuj regulaj rendevuoj, okazis grava afero. La rendevuo estis je la oka kaj duono vespere, ĉe la kontoro de Finaly. Kiam mi alvenis ĉe li, afabla servisto anoncis ke monsieur Finaly kun ega bedaŭro devas rezigni tuj renkonti ĉar lin devigas grava kunsido. Li petis ke mi atendu en lia biblioteko.

En la komenco mi trafoliumis kelkajn librojn. Poste mi sidis ĉe lia oficotablo kaj rimarkis ke la tirkestoj estas malfermitaj. Malgraŭ la admonsusuro el mia interna animo, mi ne rezistis la tenton trarigardi ilian enhavon. Ĉio estis bone ordigita, en klasigitaj dokumentujoj, kelkaj pli interesaj ol aliaj. Estante ruza adoleskulo, mi zorgis reteni la ĝustan sinsekvon de la dokumentoj. Ĉe la fundo de la plej malsupra tirkesto mi malkovris konfidencan dokumenton.

Mi legis ĝian enhavon sed mi malmulte komprenis. Estis sufiĉe nova por mi. Temis pri informo de grava kunsido okazinta en Parizo en la jaro 1919. Mi memoras ke la partoprenintoj estis J.P. Morgan, sir Henry Deterding kaj la gastiganto, Finaly. La kunsidon nur ili partoprenis sed dum ĝi kaj laŭnecese ili vokadis spertulojn, kies nomojn mi forgesis, por pliklarigi aferojn. Sed tio kio plej interesis min estis la resumo ĉe la fino.

La resumo enhavis du punktojn:

Unua. Laŭ la spertuloj, sed ankaŭ laŭ la ĝenerala opinio de la ekonomiistoj, antaŭaj kaj dumaj al la 1914-milito, la orrezervoj nur permesis teni la militelspezojn dum tri monatoj. por superi tiun malfacilaĵon la internaciaj bankistoj sugestis al la ŝtatregistaroj forlasis la konverteblecon de la oro en la koncernajn monbiletojn, almenaŭ ene de ĉiu ŝtato.
Dua. Se la monbileto, ne ligita al oro, kiu estis proponita kaj realigita dum la milito, estis nun ĉe la fino raciigita, tio permesis al la internaciaj bankistoj kaj al la responsuloj de la potencaj sociklasoj —laŭ la spertuloj— gajni pli da mono ol se oni plu tenus la seninforman kaj anoniman monon reganta tiam kaj ĝis nun.
Konkludo. La decido de la kunvenantoj estis tio, ke al ili ne interesis raciigi la neraciajn skribajn monbiletojn regantajn ĉar, unue, ili jam posedis sufiĉan monon kaj, due, la reganta neracia monero permesis al ili la nigran (eksterleĝan) ludon de la monda plutokratio.

Submergita en la pasia legado de tiu ĉi informo, mi ricevis fortan vangofrapon kiu faligis min surteren. Dum tempeto mi restis senkonscia pri la okazintaĵo. Poste, Finaly ŝanĝis sian sintenon kaj afable helpis min restariĝi kaj pardonpetis. Li rimarkigis al mi mian malprudentan agon post la konfido kiun li estis montrinta allasante min sola en lia biblioteko kun malfermitaj tirkestoj.

Li komentis ke, eĉ servisto lia ne kuraĝus fari tion kion mi faris. (Mi tion dubas, sed plejverŝajne li havis pli da spionoj ĉe aliaj hejmoj ol inverse).

Post la okazintaĵo, ni vespermanĝis. Nenio sciiĝis pri la koleriĝo de Finaly. Dum la vespermanĝo li demandis al mi kion mi estis kompreninta el la informo.

Mi respondis, ke preskaŭ nenion.

La vorto kiu plej ŝokis min estis «plutokratio».
Iom post iom —li diris— mi klarigos al vi.

Tiutage li nenion klarigis al mi. Poste li ne evitis la tenton vaste sin esprimi rilate al tiaj ravaj temoj. Al li plaĉis malfermi sian plej kaŝitan mensangulon al soifanta adoleskulo kiu, je senluma intuicio, divenis la gravecon de certaj sciaĵoj kaŝataj far la supera kasto, t.e., la bankistoj. Finaly malfermis mian kapon per hakilo.

Kune kun la bankecaj konfidencoj, Finaly transdonis ankaŭ elementojn el la neskribita tradicio de Platono. Li estis kulturriĉa homo kaj tre influpova. El juda deveno, li naskiĝis en Budapeŝto en 1871 kaj forpasis en Novjorko en 1945. Li anstataŭis sian patron Hugo (1844-1914) kiel estron de Banko de Parizo kaj Pays-Bas, kaj sukcesis igi ĝin unu el la ĉefaj negocbankoj de Francio.

J.P. Morgan —filo—, unu el la ĉeestantoj de la kunsido de Finaly, naskiĝis en Irvington, Novjorko, en 1867 kaj forpasis en Boca Grande, Florido, en 1943.

Li estis heredinta en 1913 la estropostenon de sia patra firmao, S.P. Morgan and Co.. Dum la milito de 1914 li vaste kontribuis subteni la financajn klopodojn de la alianculoj. Banko Morgan gravege helpis la francan registaron dum la financa krizo de 1926.

Sir Henry Deterding, la tria partoprenanto, estis grava nederlanda industriisto. Depost 1901, li estis ĝenerala direktoro de Royal Dutch Petroleum Company de Nederlando, kiu unuiĝis al The Shell Transport and Trading Company Ltd. de Londono, per kio ili iĝis la fama Royal Dutch/Shell, konkuranta kun Standard Oil Company de Novjersejo, Usono. Deterding, naskiĝinta en Amsterdamo en 1866, forpasis en St. Moritz en 1939.

Plena de pasio pro ĉiuj ĉi eltrovoj, mi komencis lerni ekonomikajn sciencojn en Parizo. Finaly iom primokadis miajn problemojn aperintajn dum la studado ĉar li konsideris ne tre sciencajn la priekonomiajn konojn liveritajn de la universitato.

Sub konsilo de Finaly kaj plenumante deziron de mia patro, mi matrikuliĝis ĉe la Lernejo pri Kemio de Mulhouse. Tie oni disrompis mian tutan retorikon, mian idealisman pensmanieron. Oni diris al mi: Oni studas la fenomenojn per preciza sistemo, sendepende de viaj etikaj kredoj, de la trascendaj idealoj, de la ideologioj kaj de la pasioj kiujn vi tenadas. Fenomeno estas fenomeno, objektiva afero kiun oni povas pristudi kaj dokumentigi. Kiam vi centriĝas en la studo de fenomeno, vi tute ne faru ion alian. La logiko utilas por studi la fenomenon kaj nenion pli. La logiko estas koncentrejo: oni eniras kaj eliras laŭplaĉe (male ol ĉe la religio). Kiam vi forlasas la logikon, faru kion ajn vi volas, por la ordinara vivo ĝi tute ne utilas. Tiu ĉi baza instruo estis tre utila al mi.

La malkovro de tiu ĉi scienca metodo, preciza kaj rigora, aplikata al fizikaj kaj kemiaj fenomenoj, permesis al mi atenti la sociajn kaj ekonomiajn fenomenojn kun similaj precizeco kaj rigoro.

La provo apliki ĉi metodon al politikaj fenomenoj okazigis diversajn konfliktojn. Ĉiufoje, kiam mi iris al politika partio, mi demandis: Kion vi volas fari? Ili respondis: Ni volas justecon, liberecon, egalecon,...defendi ĉi tion kaj tion... Mi diris: Kiujn fenomenojn vi volas studi, kiujn rimedojn vi proponas? Mi renkontis nur retorikon kaj retorikon... la rezulto estas ke mi jaraĝas pli ol 80 kaj pasigis mian vivon kiel solulon serĉanta, per la studo de la homaj fenomenoj, eksperimentindajn proponojn.

Kiam, de tempo al tempo, mi venis al Barcelono, mi renkontiĝis kun la fabriklaboristoj kaj kun sindikatanoj de la tekso-branĉo de Clot (barcelona kvartalo). Mi konatiĝis kun Ferriol kaj kun grupo de tre inteligentaj homoj. Mi retrovis la liberecanan etoson kiun mi estis mamsuĉanta en la fabriko. Min korfrapis la kontrasto inter la tiamaj fortaj idealoj kaj la manipulado de la idealismoj far grupo de realistoj kiuj elprenis profiton de la afero. Laboristo, kiu estis kromnomata la Jesuokristo de la Rambla, diris al mi: serĉu la rimedon por transformi la idealojn en realon ĉar vivi en la idealoj estas tre bele sed kondukas nenien; eltrovu kiel liberigi nin plene.

Iam, en Palestra1, post kunveno, mi kaj Llopis la fiulo deklariĝis malobeantoj kontraŭ Batista i Roca, ĉar ni konsideris ke Palestra tro emis imiti la ĉekoslovakan junularon, kiu tiam estis modo. Tiam ni kreis etan asocion sub la nomo Via Fora. La tiama katalunismo (Lliga regionalista, Acció Catalana,...) estis burĝa kaj neniu okupiĝis pri la kataluna popolo. Tiu popolo, plena de liberecanaj sopiroj, ne scipovis kiel ilin realigi.

Je mia dispono estis la intuicio de Finaly kaj la scienca metodo de Mulhouse. La okazintaĵoj de 1936 montris al mi la fakton, ke la simpla liberecana sopiro ne estas sufiĉe por realigi la revolucion.

La afero, kiun mi unue ellernis estis, ke la ĝenerala striko paneis ĉar la homoj devis elhejmiĝi por aĉeti necesaĵojn. Nepris do, prepari la ĝeneralan strikon havante manĝorezervojn por unu monato.

La dua estis, ke oni ne ĵetu sin en la revolucion se ĝiaj iloj ne estas pretigitaj por la okazo kaj se oni ne disponas pri la necesa mono por ĝia realigo.

Du konversacioj okazigitaj dum la unuaj monatoj de la milito, montris al mi la neprecon bone prepari la revolucion.

La ekflamo aperis kiam Abad de Santillan esprimis al mi, rilate al la monero kaj la banko, en septembro 1936-a, ĝuste la saman konkludon al kiu mi estis alveninta post miaj longaj konversacioj kun la bankisto Finaly: Ni jam perdis kaj la militon kaj la revolucion pro nia nekapablo, ekde la komenco, regi la moneron kaj la bankon, kiel ilojn je la servo de la popolo: ni kredis, kiel adoleskulojn, ke armiloj kaj perforto estas la nuraj bezonaĵoj.

Ĉi deklaro de Abad de Santillan konfirmis la eldirojn de alia gvidanto de CNT2, Mariano Vazquez: Dum dudek jaroj ni preparis nin por atingi nian revon kaj nun, kiam ni ĝin ekposedas, ni ne scias kion fari prie; ni pristudis kaj praktikis ĉiujn vojojn al la revolucio sed ni ne antaŭvidis kion fari per la libera regpovo kiun la revolucio liveris al ni.

La tagon de la konversacio kun Abad de Santillan mi decidis, ke mi studos ĝisfunde la problemon starigitan laŭ la realista tekniko kiun mi lernis en la Lernejo pri Kemio: ĉiu ajn fenomeno povas esti regata pere de reduktiga analizo kaj de matematika disvolviĝo, kondiĉe ke oni pagu la ĝustan prezon, t.e., nian tutan vivon kaj la vivon de ĉiuj homoj kiuj mem sentas la deziron atingi la komunitaran bonfarton je la servo de la homo.

En tiuj jaroj mi komencis skribi pri miaj studoj kaj esploroj. Plej multa materialo perdiĝis dufoje. En 1939, la fabrikestro bruligis ĉiujn miajn paperojn en la fornon por eviti problemigajn traserĉojn. Kiam poste, en Francio, mi estis rearanĝinta la materialon, mi lasis 20 kofrojn plenajn de paperoj ĉe la hejmo de amiko. Pri ili mi neniam plu sciis ion.

En la hispana milito mi estis aktiva kaj kritika observanto pro mia franca nacieco. Mi kunlaboris kun la sindikatanoj kaj estris en fabriko kiu neniam estis kolektivizita kaj kiu laboris je plenkapablo. Komence de la jaro 1939, antaŭ la tuja okupado de Barcelono, mi preferis iri al Parizo kaj atendi la okazontaĵojn.

Kiam la dua mondmilito komenciĝis mi estis, do, en Parizo.Oni mobilizis min al la Oficiala Lernejo de Artilerio. Tuj post la germana okupo, la registaro de Petain demobilizis min kaj mi denove alprenis miajn studojn kaj cerbumadojn. Iu mia amiko invitis min skribi mian libron liahejme. Mi estis tie naŭ monatojn. Mi ree kaj ree meditis pri la problemo. Post tiu tempoperiodo, iu insultaĵo igis min fuĝi. La vilaĝo estis malgranda kaj iu vilaĝano nomis min parazito. Malgraŭ la bonkoreco de mia amiko, kiu insistis por ke mi plurestu, mi denove devis labori de la 5-a matene ĝis la 8-a vespere, inkluzive de sabatoj, kiel konscia kaj organizita proleto, enfosante la komencitajn studojn.

Baldaŭ, dank' al gazetanonco, mi estis kontraktita de stulta monhavulo kiu bezonis sekretarion. Mi havis oficejon, paperon, manĝaĵojn,... laborante malmulte. Tion mi profitis por ĝisfunde studi la atendintan problemon.

Reveninte al Katalunio, en la jaro 1945, mi perdis ĉiujn librojn kaj paperojn. Tial ke mia kapo kaj memoro bone funkciis, mi estis libera por malfideli al miaj tekstoj, eble eraraj, eĉ se mi ege estimis ilin pro la tioma laboro al ili dediĉita.

Dum tiuj jaroj mi estis regula leganto de Semana Internacional (Internacia Semajno), eldonita de Joan Bardina disde Ĉilio. Ĝia legado inspiris al mi plurajn kaj originalajn ideojn. Pri multaj el ili mi ankoraŭ nun konsentas.

Ĝis 1956, mi kredis en la revolucia perforto. Post tiu jaro, post la okupado de Hungario kaj analizante la plurajn historiajn malsukcesojn, mi malkovris la maltaŭgecon de la perforto. Ne eblas per uzo de perforto dtrui la ŝtaton ĉar ĝi posedas ĉiujn rimedojn por sin teni (armeon, policon, monon, armilojn,...). Mia elekto estas la neperforto, inteligenta kaj aktiva. Tia neperforto voku la konsciencon kiu kutime rezistas al vekiĝo.

Ene de la nuntempa sistemo ankorau eblas disvolvi politikon, sed nepras esti inteligenta. Ĝenerale, tiuj kiuj enestas la sistemon, ne kapablas agi politike ene mem de la sistemo.

Mi estas ŝtelisto de ideoj. Proprajn ideojn mi malmultajn havas ĉar mi kredas, ke la mondo estas tro antikva por rompi al si la kapon traserĉante radikale novajn elpensaĵojn.

El mia vivo en Barcelono nur indas reteni, ke mi fariĝis unumaniulo de la aktiva kaj inteligenta revolucia neperforto kaj de la praktika rimedo kiun mi proponas, pro kiu ĉiuj fuĝas de mi. Sed, post kiam mi forlasis la kemilaboron, jam liberigita de kapdoloroj por vivteni min, mi konstante renkontas amikojn kun kiuj dividi mian modestan hejmecan utopion.



Noto:

1. Kataluna organizaĵo fondita en Barcelono (1930) far grupo de amikoj de J.M. Batista i Roca. Ĝi, kun edukaj kaj patriotaj trajtoj, organizis kursojn pri historio, literaturo, studrondoj pri dialektiko, ktp.

2. Anarkiisma sindikato.

Personaj iloj