La komunuma kapitalismo

El Escola Finaly
Iri al: navigado, serĉi


La Komunuma Kapitalismo

Agustí Chalaux i de Subirà

Permesilo: Creative Commons Atribuo-Distribui kun sama permesilo 3.0

translation.png (Català) (Deutsch) (English) (Español) (Français) (Italiano) (Română)


1. Prezento
2. La Komunuma Kapitalismo
2.1.- La komenco: Bismarck, Marx kaj Lasalle
2.2.- La unuaj intuicioj
2.3.- Nova intuicio cele al ebla komunuma kapitalismo nuntempe
2.4.- La nesalajrita individuo (simpla konsumisto)
2.5.- Konkludo


1. Prezento

Barcelono, 12an de februaro 2000.

Karaj geamikoj,

Agustí komencis la jaron 2000 kreante novan dokumenton por rediri, per novaj vortoj kaj kun sia kutima provoka stilo, tion kion li ĉiam rediris. —En la momento en kiu, dank' al la teknologio, akumuliĝas materiaj posedaĵoj— ne malfacilas, ke tiuj ĉi posedaĵoj atingu ĉiujn homojn pro la sola fakto naskiĝi, se estas la politika volo fiksi novajn ekonomiajn leĝojn kiuj enkalkulos la gravecon de la simplaj konsumantoj —la homoj dediĉitaj al altruismaj agadoj aŭ tiuj kiuj ne povas aŭ ne volas engaĝiĝi en la produktiva mondo— por la bona disvolvado de la ekonomio de la evoluintaj socioj.

Pri tio li memorigas nin —kun la historiaj precedencoj de Bismarck, Marx kaj Lasalle— laŭ kio la baza enspezo favore al ĉiuj civitanoj, estas ege profitdona formulo por ke la ekonomio de la industriigitaj landoj povu solvi la gravan problemon pri la produkto-pluso (kiu tiom kapdolorigas la industriistojn de ĉi tiaj landoj dum la prosperaj kaj politike stabilaj periodoj).

Agustí aparte rimarkigas la ekzemplon de la nobelpremiito pri ekonomio Maurice Allais, por ke ni konsciu pri la hipoteko kiu kuŝas —en momento superregata da la unusola pensmaniero altrudita far la grandaj ekonomiaj mondpotencoj— sur la ekonomistoj kiuj, eĉ kiam ili havas tute kreivajn intuiciojn, ili preferas tiujn ne disvolvi por ne perdi la profitojn devenantajn el sia laboro favore al la reganta sistemo. La afero Allais estas, bedaŭrinde, tiu kio samokazas ĉiutage en la universitato, en la ekonomiaj departementoj de bankoj kaj amasmedioj, kun profesiuloj ofte tre bone instruitaj, kiuj vidas tiujn ekonomiajn alternativojn kiuj helpus iliajn kuncivitanojn, sed preferas silenti kaj reprodukti la sugestitan diskurson —tra la garantiita salajro— de la ekonomiaj povoj kiuj ilin kontraktis.

La hipotezo de Maurice Allais estas sufiĉe limigita ĉar li nur laboras sur la hipotezo de la komunuma kapitalismo kiel komplemento de la nuntempa privata kapitalismo (ignorante la ĉapitron pri produktado de utiligeblaj posedaĵoj, kiuj estas la fundamento de la merkata ekonomio). Li simple proponas, ke oni devus krei Komunuman Bankon kiu administrus tiujn saldojn kiujn la konto-posedantoj preferas ne liveri la la administrado de bankoj kiuj pruntedonas laŭ la klasika sistemo kiu koncernas al tiaj entoj. La Komunuma Banko laborus nur per la plusoj de la kurantaj kontoj kiuj ne enirus tiun klasikan cirkulejon. Malgranda parto de la saldoj de la konto-posedantoj sed, tamen, laŭ Maurice Allais, kapabla akumuli kapitalon pli ol sufiĉan por certigi ekonomian dinamismon, se oni ĝin disponigus al la simplaj konsumantoj de socio minimume evoluinta, por absorbi la produkto-plusojn kiujn la ekonomia dinamismo generas dum paca tempo.

Ankoraŭ foje, ĝi estas propono por solvi la gravan problemon de la produktivaj socioj. Tiuj kiuj generas pli da riĉeco ol tioma kiuj ĝiaj produktivaj agentoj povas absorbi.

Estas necese krei mekanismojn por ke la ordinaraj konsumantoj —altruismaj kaj liberalaj profesiuloj, marĝenaj grupoj, malsanuloj, maljunuloj kaj infanoj— povu integriĝi en la merkato, enpuŝante novan dinamismon al la ekonomio, ĉar esti konsumanto estas vera profesio kiam ekzistas produkto-plusoj.

Resume. La celo ne estas helpi, pro simpla bonfaremo, al tiuj kiuj ne laboras (kiel proponas patreca pensmaniero), sed ekkompreni ke la ekonomio mem —des pli en bonfartaj periodoj— bezonas tiujn nelaborantajn homojn, tiel ke ili estu konsumantoj de ĝiaj produkto-plusoj.


Tutkore, nome de Agustí.

La teamo de Centro Bardina.


2. La Komunuma Kapitalismo

2.1.- La komenco: Bismarck, Marx kaj Lasalle

Sufiĉe longe antaŭ 1880, Bismarck kaj Marx sin interkomunikadis tra la sindikatisto Ferdinand Lasalle (1825-1864), alvenante al komuneco de mempacigaj idealoj.

(thumbnail)
Otto von Bismarck.
(thumbnail)
Ferdinand Lassalle.
(thumbnail)
Karl Marx

Sekve de tiu komuneco de idealoj, en 1881, Bismarck donis plenan liberecon al la germanaj sindikatoj, multe pli frue ol kiu ajn alia registaro, inkluzive de tiuj, tiel nomataj, «antaŭirantaj», kiel tiuj de Anglio kaj Francio.

Kelkajn jarojn poste, en 1885, Bismarck fondis la unuan Socian Sekurecon, ankaŭ multe pli frue ol iu ajn alia ŝtato, kaj tiome perfektan ke, nuntempe, tiu bismarcka Socia Sekureco daŭre aplikiĝas en Alsaco kaj en la departemento de La Moselle (en Loreno), kun rezultatoj sanitaraj (kuracaj, hospitalaj, ktp.) kaj monaj tre superaj al tiu ege pli moderna kaj tro burokratigita franca Socia Sekureco (kaj pli bone ne paroli pri la hispana).


2.2.- La unuaj intuicioj

Same Bismarck —kun strikte politika konceptiĝo— kiel Marx —kun siaj ekonomikaj analizoj— konsentis pri projekto kiu inkluzivis, kiel esencan punkton, la eblecon liveri senpage al ĉiu nesalajrita individua persono kelkajn minimumajn vivrimedojn; alivorte, tio kio hodiaŭ estas proponata —sen iu ajn praktika rezultato ĝis nun— per la nomoj : minimuma enspezo por loĝanto, socia salajro, revenu minimum par habitantbasic per capita income.

Tiuj du elstaruloj analizis la eblecon apliki la proponon al ĉiuj simplaj konsumistoj sed ambaŭ konstatis la neeblecon realigi tian projekton dum la pluekzistado de ekskluziva privata kapitalismo (reganta disde antaŭ 4.500 jaroj en ĉiuj mondaj imperialismoj).

Estis tiam kiam, ĉiu siaflanke, ekintuiciis la urĝan neceson krei revolucian komunuman kapitalismon kiu kompletigus la regantan privatan kapitalismon, tiamaniere atingante novan totalan kaj harmonian kapitalismon, dank' al ilia sintezo.

Kiam en 1.890 —post pli ol 25 jaroj regante per preskaŭ diktatora kaj populista reĝimo— Bismarck devis alfrontiĝi al kompleksigita kaj militema Vilhelmo la 2ª (kiu pretendis orientiĝon rekte malan al lia tuta politiko), la kanceliero preferis demisii —pro sia fervoremo al la Hohenzollern-dinastio— antaŭ ol trudi la abdikon de la nova imperiestro.

Kun la demisio de Bismarck malaperis, provizore, la bismarck-marxa intuicio pri iu komunuma kapitalismo.


2.3.- Nova intuicio cele al ebla komunuma kapitalismo nuntempe

(thumbnail)
Maurice Allais.
Tre longe antaŭ ol li ricevis la Nobelpremion pri Ekonomio, Maurice Allais —same kiel multaj aliaj ekonomistoj— konstatis , ke en la nuntempa sociekonomika sistemo, regata de grandaj privataj financinstitucioj (bankoj, ŝparkasoj kaj asekurkompanioj) okazas retroiga ankiloziĝo de la mondekonomio. La motivo de tiu retroiro estas tio, ke la privataj financinstitucioj ricevas la privatan monon de 95 % el la salajratoj, sed nur maksimumo de 25-30 % el tiuj salajratoj estas sufiĉe pagipovaj por rajti, plensekure, ricevi la tradiciajn bankpruntojn.

La memkomprenebla sekvo el tio estas, ke la privataj financinstitucioj ne povas ludi, en sufiĉa kvanto, sian specialan kaj antikvegan rolon de pruntistoj kaj ili dronas en tioma privata merkata mono, neutila kaj neuzebla krom por rapide kadukiĝantaj armilaroj, lokaj militoj cinike provokitaj aŭ por ĝeneraliĝinta koruptado far ĉiuj potencoj (kutime asociigita al nigra merkato kaj al influtrafiko).

Antaŭ tiu evidento, Maurice allais ekhavis la genian intuicion pri iu komunuma kapitalismo kiu kompletigus harmonie la privatan kapitalismon ĝis nun ekskluzivan, kaj li proponis iun memsocian praktikan solvon tre inteligentan, kiun ni nur mallonge povas resumi en ĉi artikolo.

La solvon proponita de Maurice Allais konsistas el tio, ke ĉiu kuranta-kontisto de bankinstitucio decidas, kun plena persona libereco, la kvanton de sia privata mono (totale aŭ parte) kiun li volas disponigi al la bankisto kaj la tempo-daŭron (kun dokumente kontraktita tempo), kun la celo ke la privata financinstitucio ĝin uzu laŭ sia tradicia ofico: la bankpruntoj.

Tio kio restas en ĉiu kuranta konto, je ekskluziva dispono de la privata posedanto, estas nomata de Maurice Allais liberaj saldoj (pro la fakto ne esti dokumente kontraktitaj kun la privata financinstitucio).

La tuton de tiuj liberaj saldoj de ĉiuj privataj kurantaj kontoj de ĉiuj financinstitucioj oni lasas komputilrete —sen la bezono fizike repreni la saldojn de ĉiu banko— je banka dispono de la Nacia Trezorejo, konsistigante tiel iun Komunuman Bankon. Tiu devos ilin uzi en senpagaj sociaj aranĝoj favore al konsumo, sammaniere kiel jam okazis en Mesopotamio antaŭ 7.000 jaroj.

La Komunuma Banko pagos al la posedantoj de la liberaj saldoj de privataj kurantaj kontoj altan interezon, tiel devigante la privatajn financinstituciojn ke ilia tradicia, ekskluziva kaj agnoskita ofico de privataj bankpruntistoj estu, inteligente, multe pli lukra.

La detala librotenado —nepra en la privata libera merkato kaj uzata disde la komenco de la historia epoko (ni memoru pri la librotenaj arkivoj de la Ruĝa Templo de Uruk, en Mesopotamio, meze de la 4a jarmilo a.k.)— estas temo ekskluzive privata. La Komunuma Banko devas foreviti ĝin kaj nur kontroli ĝuste la tutan sumon de siaj senpagaj liveroj al la simplaj konsumistoj kaj al la sociaj institucioj, por ke ili estu adekvate kompensitaj per la disponigeblaj liberaj saldoj (kun la koncerna koeficiento de sekureco kiun markas, en ĉiu momento, la banka prudento de la respondeculoj de la komunuma institucio.

Tiuj senpagaj liveroj transigas la komunuman monon (kiu ne bezonas detalan librotenadon) al privata mono (kiu ĝin ja bezonas). Tio estas tre facile nuntempe dank' al la komputilretoj, kiuj rapide progresas teknologie.

La Komunuma Banko nur devas ekzakte mezuri tion, ke tiu totala komunuma senpaga mono —cedita ekskluzive al privatkonsumaj celoj favore al la simplaj konsumistoj— pasu la produktociklon tra la podetala komerco, impulsante novan dinamismon al la tuat ekonomio, akorde kun la produktoplusoj dsponigeblaj en la merkato.


2.4.- La nesalajrita individuo (simpla konsumisto)

Por pli bone kompreni nian laborhipotezon, necesas difini kion ni komprenas el nesalajrita individuosimpla konsumisto.

Temas, antaŭ ĉio, pri individuoj nekapablaj trovi salajratan laborlokon en la produktiva sistemo kaj, sekve, ili estas kondamnitaj resti kiel senlaboruloj.

Sed, en pli vasta senco, ĝi inkluzivas ankaŭ ĉiujn tiujn individuojn kiuj ne apartenas al la produktiva sistemo. Jen —kiel ni ĵus klarigis— ĉar ili estas senlaboruloj sen ebleco engaĝiĝi, jen ĉar ili estas individuoj kiuj libere preferas teni sin marĝene de la produktiva sistemo.

Pri la dua hipotezo estas unua ekzemplo facile akceptebla flanke de la socio : temas pri la altruismaj aktivuloj je la servo de la komunumo (volontuloj, kooperantoj, kuracistoj, pedagogoj, ktp.). Sed ni enkalkulu ankaŭ ĉiujn individuojn kiuj libere elektas sinteni ekster la produktiva sistemo kaj kiuj, kiel simplaj konsumistoj, ankaŭ havas socian rolon kiu produktas pli bonajn profitojn ol tiuj kiuj elektis partopreni la produktivan mondon.


2.5.- Konkludo

Per tiuj tri ekzemploj —Bismarck, Marx kaj Allais— ni nur celis demonstri, ke ekzistas alternativaj proponoj al problemo konsiderita nesolvebla, nome la eluzo de la produktoplusoj, kiujn la pagipovaj individuoj de la nuna ekonomia sistemo ne kapablas aĉeti. La solvo estas engaĝi la simplajn konsumistojn kiel pagipovajn agentojn de la merkato.

Bedaŭrinde, tiu ebleco estis sisteme rifuzita de la politikaj kaj ekonomiaj potenculoj kaj, tre ofte, la ekonomistoj, pagitaj de la sistemo, preferis la sekurecon de sia salajro je la servo de la regantaj potencoj antaŭ ol riski esti delokitaj de siaj postenoj, pro kulpo de renovigaj proponoj (konsideritaj tro revoluciaj laŭ la gvidantoj de la «unika pensmaniero» trudita far la nuntempaj mondpotencoj).


Agustí Chalaux i de Subirà

Barcelono, 28an de februaro 2000.

Personaj iloj