Malgranda historio de la monero

El Escola Finaly
Redakto de 18:48, 2 Jun. 2015 de Miquel (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Malgranda historio de la monero

Agustí Chalaux i de Subirà

Brauli Tamarit i Tamarit

Permesilo: Creative Commons Atribuo-Distribui kun sama permesilo 3.0

translation.png (Català) (Deutsch) (English) (Español) (Français) (Italiano) (Română)


Antaŭ la jaro 2.500 a.k., en la urboj de la valo inter la riveroj Tigris kaj Eŭfrates, samkiel en tiuj de Indus kaj de Nilo, ekzistis speco de monero tre speciala.

La homoj kutimis porti la pluson de siaj produktoj al la temploj de la ĉirkaŭmuritaj urboj. Tie, la pastro-librotenistoj malfermadis kurantan konton per koto-slipoj al ĉiu persono, stokante iliajn produktojn en la templo kaj notante abstraktan monsumon surbaze de la stokitaj varoj.

Poste, se tiuj ĉi homoj volis alispecajn produktojn el la templo, oni transakciis inverse.

Por ĉiu interŝanĝo, oni ellaboris dokumenton faritan el bakita koto, surskribante la nomon de la aĉetanto, tiun de la vendanto, la interŝanĝitan varon kaj la kvanton da monunuoj uzitajn. Tio estas kion oni nomas «ĉekfakturo».

(thumbnail)
Bulla

Kaze de gravaj interŝanĝoj kaj inter malsamaj urboj, oni aranĝis garantiitan transporton pere de la t.n. «bullae». En la transportĉaro estis bulo el bakita koto, kiu enhavis informslipojn reprezentantaj la diversajn transportatajn varojn. La slipoj estis ankaŭ gravuritaj en la surfaco de la bulo. Ĉe la fino de la veturado, oni malfermis la bulon kaj konfirmis, ke la enhavo koincidas kun tiu de la ĉaro.

En tiu epoko, la paco pli kaj pli progresis inter la diversaj urboj, iom dank' al la nesturmeblaj muregoj, iom pro la prospero devenanta el la aludita interŝanĝo-sistemo.

La monero estis abstrakta ilo kiu valoris nur pro tio, ke ĝi reprezentis ekzistantan varon. Ĉiu komerca interŝanĝo postlasis sian koncernan jurspuron, laŭforme koto-tabuleton.

Ĉio tio ruiniĝis post la apero de la anonima monero el oro, arĝento, kupro kaj bronzo. Tiu ĉi alispeca monero, anonima, konkreta kaj sendependa de la varoj, permesas multe pli facile koruptiĝon kaj subaĉetojn.

Kune kun la apero de la anonima monero en la jaro 2.500 a.k. ankaŭ ekaperis la privataj bankoj, vera «kaŝita potenco». Tiam, la templo-funkciuloj ŝanĝis sian metion kaj sindediĉis al inventado de religioj.

Tiam revenis la imperialismoj. La nesturmeblaj muregoj disfalis, ne pro la batoj de tiame neekzistantaj katapultoj kaj arbalestoj sed pro la subaĉetado de kelkaj gardistoj far la sieĝantoj.

Pli poste, la perfidaj subaĉetitoj povintus esti diskrete ekzekutitaj dum la okupantoj inventadis mitojn kiajn «La Ĉevalo de Trojo» kaj «La Trumpetoj de Ĵeriko».

(thumbnail)
Anonima mono

La anonima mono daŭre evoluis ĝis ĝi fariĝis la modernaj bankbiletoj kaj la anonimaj ĉekoj pagendaj al la portanto. La diversaj institucioj, elpensitaj por ke la civitanaro kredu sin protektata, estas konstante fipremitaj de la trudregantaj povoj, kiuj subaĉetas kaj koruptas politikistojn, teknikistojn kaj juristojn.

Jen nun la ekonomiaj proponoj de Studcentro Joan Bardina. Laŭ ni, la solvo estas reiri al iu neanonima kaj responsiga interŝanĝo-sistemo, samkiel tiu de la antikvaj temploj sed tra la nuntempa teknologio, uzante denove la «ĉekfakturon».

Tial necesas la starigo de publika komputila reto, deviga kaj senpaga por ĉiuj. Same necesaj estas kelkaj garantioj por eviti la povkoncentriĝon kiu povintus deveni el la priregado de tiu reto.

Inter tiuj garantioj, ni proponas veran disigon de la ekzekutiva, la leĝodona kaj la jurisdikcia povoj. La jurisdikcia, sendepende de la ekzekutiva kaj la leĝodona, devus ĝui fiksan procenton de la ĝeneralaj ŝtatbuĝetoj asignitaj de la konstitucia ordono, kaj tute ne enkalkuli organizojn kiajn la «Ĝenerala Konsilio de la Jurisdikcia Povo», institucio de la hispana ŝtato kiu pretendas regi la justicon elde la regantaj politikaj partioj pere de la ekzekutiva kaj leĝodona povoj.

Ni kredas, ke la komputilreta regado de la civitanaro jam okazas far la privataj bankoj pere de iliaj retoj. Nia propono ne estas krei novan reton sed reordigi la jam ekzistantajn, ebligante ke la privataj informoj de ĉiu persono estu disponeblaj al tiu persono mem, kaj al la juĝisto okaze de ekproceso. La statistika informado pri la tuta merkato devas esti je dispono de ĉiuj siaj membroj.

Gravas rimarki ke, por tiu reformo, la komunumo devas garantii iun minimuman enspezadon al ĉiuj personoj ne havantaj vivrimedojn, jen laboron jen pension, pro kiu ajn motivo. Evidente, per tiu sistemo malaperus la indignaj vivrimedoj el la nigra merkato.

Por alĝustigi la ŝtatbuĝeton, ni formulas hipotezon kiu, se estus demonstrita, povus provizi tiun bazan enspezon aŭ socian salajron, evitante pliŝarĝi la imposto-sistemon. Ĉi hipotezo baziĝas sur la komunuma riĉeco kiu povas kreiĝi ene de la merkato, riĉeco bazita sur la pluso de produktado kaj la mono inventota por ĝin akiri. Tiun ĉi monon oni disdonus inter la plej malfavoritaj uloj.

Personaj iloj